Publius Ovidius Naso
LA POETO PRI SI MEM

Kiu estis mi, poeto ŝercludema de am' tenera,
      kiun nun vi legas, por ke sciu vi, aŭdu, postepok'.
Sulmo mia naskotero, riĉa je riveretoj freŝaj;
      ĝi je naŭmil paŝoj estas malproksima de l' urbo Rom'.
Tie mi ekvidis lumon, kaj, ke la tempon vi eksciu,
      tiam, kiam du konsuloj kune falis en la batal'.
Ne unua id' mi estas: mi kreiĝis post mia frato,
      kiu en naskiĝ' antaŭis min precize per unu jar'.
Tiu sama aŭrorstelo lumis por naskiĝ' de ni ambaŭ,
      kaj per par' de kukoj estis solenata la sama tag'.
Ni de frue edukiĝis bone: per la zorgo gepatra
      ni vizitis lerne majstrojn famekonatajn en la urb'.
Ekde verda aĝ' la frato strebis lerni elokventecon,
      kreiĝinta por parolaj luktoj de l' multvorta forum',
sed min mem, jam kiel knabon, ravis voĉ' de ĉielsekretoj,
      pli kaj pli sub sian regon min altiris ŝtele la Muz'.
Ofte diris mia patro: pri vantaĵoj vi klopodadas,
      eĉ Homero mem nenian riĉon lasis post sia mort'.
Min efikis liaj vortoj, kaj, Helikonon forlasinte,
      mi de tiam provis skribi nur en senmezura parol',
sed ja sponte al mi venis en ligita formo la kanto,
      kion ajn mi provis skribi, ĉio per si mem iĝis vers'.
Dume per silentaj paŝoj preterpasis tempo rapida,
      kaj jam mi kaj mia frato vestis nin per togo de vir'.
Tamen, kvankam la purpuron larĝbordere ni portis ŝultre,
      nia okupiĝo estis nur tia sama ankaŭ plu.
La vivjaroj de la frato nombris jam duoble la dekon,
      kiam mortis li, kaj preskaŭ min pereigis tiu perd'.
Mi akiris la unuajn de l' junaĝo honoroficojn,
      kaj la membro de l' trivira kolegio fariĝis mi.
Sekvus la Kurio. Mia tag-bordero nun iĝis streta,
      ĉar ĉi tiu tasko estis jam pli granda ol mia fort'.
Nek la korpo, nek la menso estis taŭga por ĉi laboro,
      zorgoporta ambicio estis malproksima de mi.
Kaj la Muzoj Aoniaj min persvadis serĉi ripozon
      en trankvilo, kiun ĉiam pleje mi amis laŭ inklin'.
La poetojn tiutempajn respekteme, varme mi ŝatis,
      se poet' ĉeestas, tiam dio ĉeestas, kredis mi.
Ofte ja pri siaj birdoj, pri l' serpentoj murde venenaj,
      kaj pri la sanigaj herboj legis al mi olda Macer.
Ofte ankaŭ siajn "fajrojn" Propertius al mi recitis
      kiu estis alligita al mi kun kamarada sent'.
Ponticus hero-kantanta, moke jamba poeto Bassus
      estis la amindaj membroj de ĉi tiu amika rond'.
Kaj Horatius belritma la orelojn al ni katenis,
      dum li kreis Aŭsoniajn kantojn sur sia arta lir'.
Vergilion mi nur vidis, kaj la fat' amara ne lasis
      tempon, ke mi al Tibullus min alligu kiel amik'.
Li, sekvanto via, Gallus, kaj Propertius estis lia,
      kaj la kvara tiutempe estis en tiu vic' mi mem.
Ĉi pli aĝajn mi respektis, kiel ankaŭ min la junuloj,
      post nelonge jam fariĝis famekonata mia Muz'.
Kiam kantojn de junaĝo al popol' unue mi legis,
      unu- aŭ dufoje estis nur tondita al mi la barb'.
Tutan Romon movis tiam mia talento per la kantoj,
      inspiritaj de Corinna, kiu ne estis vera nom'.
Multe skribis mi, sed kion senvalora mi opiniis,
      tion poste mi transdonis al la korektivo de fajr'.
Mi cindrigis ankaŭ plurajn plaĉajn en l' ekzilon ironte,
      kolerege pri la kantoj kaj pri mia poet-inklin'.
Por la sagoj de Kupido estis mola kaj nerezista
      mia kor' emociebla eĉ per plej facila motiv'.
Kvankam tia do mi estis, flam' malgranda min ekbruligis,
      tamen mia nom' ne estis malpurigita per misfam'.
Preskaŭ knabo, mi ricevis malkonvenan al mi edzinon,
      kaj post ne tre longa tempo sekvis jam mia eksedziĝ'.
Poste havis mi alian; kvankam senriproĉa virino
      estis ŝi, ne povis longe daŭri nia geedza viv'.
Ĝis malfruaj miaj jaroj vivis kun mi la tria, kiu
      restis la edzin' fidela de l' ekzile punita edz'.
La filino min avigis en sia juna aĝ' dufoje,
      ŝi dufoje edziniĝis, tiel naski filetojn du.
Plenumiĝis jam de mia patro la fato; naŭ jarkvinoj
      plus aliaj naŭ jarkvinoj estis lia daŭro de viv'.
Mi samtiel lin priploris, kiel priplorinta li estus
      min, mortintan. La patrinon baldaŭ mi metis al la tomb'.
Ho, feliĉaj ili ambaŭ, enterigitaj ĝustatempe,
      antaŭ tiu tago, kiam trafis min pereige la pun'.
Kaj mi mem feliĉa! ĉar mi ne dum viv' ilia fariĝis
      mizerulo, kaj neniom ili suferas jam pro mi.
Sed se el mortintoj io, kaj ne sole la nomo restas,
      kaj se l' febla ombro povas flugi for el ŝtipara flam',
kaj se vin, gepatraj ombroj, mia famo sube atingas,
      kaj aferon mian' oni traktas en la Stiksa forum',
mi vin petas, sciu mian kazon (vin ja trompi ne licas):
      la ekzil-ordonon kaŭzis mispaŝo nur mia, ne kulp'.
Tiom al mortintoj. Nun min ree mi turnas al vi, koroj
      bonvolemaj, scivolantaj pri l' eventoj en mia viv'.
Post forpaso de l' plej bonaj jaroj venis al mi la aĝo,
      kiu al malnovaj bukloj miksas blankon en la harar',
kaj kiam post mia nasko gajnis jam la branĉon olivan
      je la deka foj' en Pisa triumfinte la vetrajdist',
al la Tomianoj, kiuj loĝas borde de mar' Eŭina,
      min ekzilis la kolero de la indignita cezar'.
De tre multaj jam konata estas mia vivruiniĝo,
      pri l' afer' do nenecesa estas nun mia atestaĵ'.
Kion diri pri l' servistoj perfidemaj, falsaj amikoj?
      Tio estis peze prema por mi, ne malpli ol l' ekzil'.
Sed malinde, se l' animo cedas al la malica sorto,
      repreninte siajn fortojn, nevenkite ĝi staris do.
Mi forgesis, ke la vivon en kviet' komforta mi vivis,
      kaj komencis per armiloj nekutimaj lukti la man'.
Tiom da danĝeroj sur la mar' kaj tero min ja minacis,
      kiom steloj estas de la norda ĝis la suda polus'.
Post vagabondado multa fine mi venis al la gento
      de l' sarmatoj saguj-portaj sur la Geta bordo de mar'.
Tie, kvankam ĉirkaŭsonas min najbara bruo de armoj,
      mian triston, kiom eble, mi mildigas per mia lir'.
Kaj eĉ se neniu estas, kies oreloj min aŭskultus,
      tamen ja la tagoj pasas, estas do trompata la temp'.
Do, ke mi ankoraŭ vivas, elportante la durajn penojn,
      kaj ke l' tedo de l' amara vivo ne pelis min al mort',
tion, Muz', al vi mi dankas, ĉar konsolon al mi vi donis,
      kvietigon al la zorgoj kaj sanigilon portis vi.
Ho vi, gvid' kaj akompano, forkondukas min de Danubo
      kaj asignas al mi lokon en la mezo de Helikon',
kaj vi, kio raras, donis al mi dum mia vivo nomon
      brilan, kian nur kutimas doni la famo post la mort'.
Kaj l' Envio, mistraktanta samtempulojn, al mi neniun
      verkon mordis per la akra kaj maljuste rigora dent'.
Tiel, kvankam naskis grandajn tiu ĉi jarcento poetojn,
      al ĝenio mia estis do ne malbonvola la fam'.
Multajn super min mi metis, sed ne pli malgranda ol ili
      oni taksas min, kaj pleje nun mi legiĝas en la mond'.
Do, se estas io vera en la aŭguraĵ' de poetoj,
      kiam min la morto prenos, ter', la via ne estos mi.
Ĉu favoro via donis, ĉu mi per la kantoj akiris
      tiun famon, ĉiel rajte vin mi dankas, dolĉa legant'!